Mia mistera vivo: Taroko

Eĉ kvankam mi jam de mia tuta vivo interesiĝas pri teknologio, dum la pasintaj 21 jaroj mi ankaŭ studas kaj praktikas la Tarokon. 

Kiam mi estis liceano, kaj kiam mi ĉeestis universitaton, mi ankaŭ instruis aliajn Tarokajn komencantojn legi la kartojn. 

Mi memoras, ke mi estis fascinita per la Taroko kiam ajn mi vidus ilin televide. Eble ili aperis en televidoserio aŭ dum reklamo de Tarokaj legantoj (kiuj plejofte estis malaŭtentikaj legantoj), sed la bildoj kaj la mesaĝoj, kiujn ili portis, estis mirindaj. Al mi, la lingvo de Taroko estas simple alia lingvo, kaj mi jam verkis pri mia fascino pri lingvoj!

Unufoje mi efektive preparis prezentaĵon, kiu temis pri la Taroko, por klarigi ĝin al miaj tiamaj kunlaborantoj. Ili amuziĝis, ke mi kreis PowerPoint-an prezentaĵon ĉe laboro temis pri Taroko. Ili ne povis kredi, ke mi ankaŭ kreis fludiagramon, temis pri kiel legadoj funkcias! Mi klarigis tiajn konceptojn, kiuj temis pri la kulturaj aspektoj, kaj kial ekzistas tiom malsamaj kartaroj. Fine, mi montris al ili siajn naskiĝtagajn kartojn kaj antaŭdiris iomete pri siaj personecoj. Ili tre ĝuis la edukadon kaj la malsamecon de tia prezentaĵo. Parenteze, multaj eroj de tiuj antaŭdiroj ja fariĝis realaj... 😊 

Mi lastatempe rekomencis la praktikadon de ĉiutagaj "karto de la tago" legadoj. Simple unu karton ĉi tiaj legadoj enhavas. La karton mi montras dum la tuta tago. Ĝi funkcias, kiel bona meditadaĵo. Mi kutime memoras tiujn lecionojn ofte dum la tago. La kartoj helpu al personoj realigi siajn proprajn vivojn. Ili ne simple estas antaŭdiraĵoj. Se vi iam interesiĝas lerni pli pri la Taroko, sciigu min per ĉi tiu blogero!

Jen foto de mia kolekto de Tarokaj Kartoj. Mi ne eĉ scias kiom da kartaroj mi havas...sed mi certas, ke mi ne havas la plej grandan kolekton monde! 😅

Popularaj Blogeroj