Poemo: La soldata arbo

Mia dua poemo troviĝas sube.

Gapigis min la suba foto kaj kompreneble la arbo mem, kiam mi unue ekvidis ĝin

en la Instagrama kronologio de mia bona amiko. La lumo en la foto ankaŭ iel trafis miajn okulojn. Mi sentis la animon de tiu arbo, starante tie sole, krom iom da herbo kaj tritiko. Ĝi bildigis al mi ideon, kiu temas pri soldato, kiu post longa, brava, kaj serioza kariero prizorgante la lando, li konstatas, ke li estas tre maljuna, kaduka, kaj jam rigardas siajn lastajn tagojn. 

Sed, ĉu la soldato abandonu sian postenon? Ĉu li kapitulacu al tio konstato? Ĉu li simple mortu?  Kiu alia povus daŭrigi lian respondecon...?

La soldato staras sola.
Post la lukto, li staras.
Por la mondo, li staras.
La soldato staras sola, eterne protektante nin.

La soldato staras sola.
Post kiam la familio mortas, li staras.
Post kiam la geamikoj forgesas, li staras.
La soldato staras sola, eterne prizorgante nin.

La soldato staras sola.
Post kiam liaj memoroj malaperas, li staras.
Post kiam lia korpo kadukiĝas, li staras.
La soldato staras sola, ĝis li ne plu eĉ povas stari.

Alvenas la tago, kiam la tero ĉirkaŭbrakumas la soldaton.
Post kiam la larmoj estas gutigitaj, li kuŝas.
Post kiam la grundo kovras lin, li transformiĝas.
La soldato staras sola, eterne daŭrigante la deĵoron.


La suba foto estis prenita de Mike Vaff.

Popularaj Blogeroj