Noveloj, ideoj, rigardetante en novajn mondojn
De infaneco, mi tre ŝatas verki rakontojn.
Mi pasigis tiom da tempo verki novelojn kaj aliajn rakontojn pri mi kaj tutspecoj de magiaj amikoj.
En mia menso mi ĉiam sciis, ke ekzistas aliaj universoj. Mi estis allogita al filmoj kaj libroj ĉar mi miris pri kiel ili tiris min el la ordinaran mondon al diversaj mondoj en kiuj la kutimaj leĝoj de mia mondo ne havis potencon. En tiuj aliaj landoj, io ajn povus okazi. Eĉ historio mem povus esti malsama ol la vera historio. Filmoj kiel "National Treasure", "The Goonies", aŭ "The Da Vinci Code" povus malŝlosi sekretojn kiuj kaŭzis onin pensi, «Ĉu tio povus esti vera? Ĉu historia situacio okazis tiele, pro tiuj kialoj?»
Lastsomere mi lernis pri Bobelarto kaj INK. Mi decidis provi verki mian unuan novelon en Esperanto kadre de la temo, «La sekreta vivo de miaj najbaroj». Post kiam mi submetis la neton, mi pensis al mi ke mi tre ĝuis la procedon kaj eble mi povus daŭrigi miajn klopodojn esti esperanta verkisto!
Mi ne povas mencii pli de la novelo kiun mi submetis al INK 2023, sed mi esperas, ke post pluraj monatoj mi povos dividi ĝin kun ĉiuj. Nun, mi volas dividi komencon de alia, nova novelo. Espereble ĝi instigos en vian menson plurajn demandojn pri la roluloj, la situacio, kaj kiel ni alvenis en la scenon (des pli pri kio okazos sekvante!).
BANG!
Kapitano Henriko subite eksidiĝas sur sia lito, ŝvito verŝas el sia frunto. La alarmo ĉirpas en la fono de lia menso, sed li nur povas provi kapti sian spiron. Post momento li konstatas ke la kapo estas apogata sur la manoj kaj li denove estas en sia ĉambro sur la Zodiako, la stelŝipo, kion li estras.
«Fek...denove...» li flustras al si. «Kial mia subkonscio montradas tiun scenon al mi ĉiu nokte? Pri kio ĝi temas...?»
La Kapitano estas mezaĝa viro, tre sana kaj bonfarta. Lia korpo temas pri sportema, alta viro kiu estas malgrasa, muskola, kaj atleta. Lia bruna hararo kaj ŝtalkoloraj okuloj estas ambaŭ akraj kaj donas al li aspekton de meritinda, inteligenta, afabla, sed privata viro. Li tre facile kreas personajn konektojn kun sia skipo, teamanoj, kaj ĉefoj per sia ĉarmo, sed ili ĉiam estas malprofundaj rilatoj. Li neniam permesas, ke homoj eniri sian internan cirklon...ne ekde Petro...ne, Henriko ŝancelas la kapon por forviŝi la memoron. «Mi ne pensos pri li hodiaŭ...almenaŭ, ne nun...» li diras, rigardante el la okulangulo la foton sur la nokta tablo.
Henriko svingas la krurojn super la lito kaj sidas sur ĝia rando dum momento. Li denove mallevas la kapon por apogi ĝin sur la manoj. Kliniĝante super la planko, li provas dum unu, du, tri spiroj klarigi la menson por prepari sin komenci la tagon. La premsonĝo malrapide malaperas el la malfonon de lia menso, sed lia korpo ankoraŭ pikpikas, kvazaŭ la ŝoko ne redonos la menson al li plene...ankoraŭ ne...
La alarmo ankoraŭ sonas, BEEP! BEEP! BEEP!. Henriko eksidiĝas rekten, kvazaŭ li denove vekiĝas. «Ho ve! Mi devas moviĝi!» Li malŝaltas la alarmon kaj ordigas la liton. Transirante la ĉambron, lia menso nun kirlas per ĉiuj la taskoj kaj aferoj pri kiuj la Kapitano devos trakti tiutage. Li prenas freŝe premitan uniformon el la vestoŝrankon kaj eniras la banĉambron. Post kiam li pendas la uniformon sur la pendilon fiksita sur la muro, li eniras la elektroduŝejon kaj staras, ensorĉite per la urugano de pensoj zumante en la kapo. Tiam kvazaŭ glavo pikas la koron, ŝoko frapegas lin. Li ekprenas la bruston, brue enspiregantas, kaj estas suĉata reen en la premsonĝon.
Malheleco...profounda malheleco ĉirkaŭas lin. Li ne scias kie li troviĝas. Li ne eĉ povas vidi la ĉirkaŭaĵojn...sed iel li sentiĝas kvazaŭ tutvive li konas ĉi tiun spacon. Li aŭdas voĉon...Petro? Ne, ne sonas kiel lia voĉo...sed kial Petro estas la ununura penso en lia menso nun? Tuj post kiam Henriko paŝas antaŭen, li subite ekfalas. Li krias kaj svingas la brakojn, pli kaj pli rapide li falas, ĝis, BANG!
Henriko konstatas ke li estas denove sub la electroduŝilo, nuda sed kovrita per ŝvito. Li tremas kaj tenas sin sur la planko de la duŝejo kiam en sia orelo li klare aŭdas, «Amato, bonvolu, savi min....»