La rakonto daŭras...Kiu estas Kapitano Henriko?

Antaŭ monato mi komencis verki rakonton pri Kapitano de stelŝipo.

Dum tiu monato, la Kapitano eniradas en mian menson...

Kiu estas tiu ĉi Kapitano? Kiu esta/is Petro? Kio okazis inter ili? Kaj kiu flustris en la menso de Henriko je la fino de la sceno??

Ĉiuj el tiuj demandoj indas respondojn, ĉu ne? Nu, almenaŭ mia menso ŝajnas pensi tiel 🙃 Do, jen la venonta sceno de la rakonto...eble baldaŭ mi devos doni ĝin titolon por ke mi povos referi al ĝi per pli ol «la rakonto»!

Memoru ankaŭ legi la unuan parton de ĝi se vi ankoraŭ ne tion faris!

«Venu Henriko! Ni estos malfruaj por la prelego de Ŝiparestro McKormako, mia pigra amato...» vokas Petro balancante la kapon. Lia ama rideto heligas la vizaĝon dum li rigardas sian belan kaj ĉiam-neakuratan koramikon.

«Mi ja jam venas!» respondas Henriko. «Mi ne komprenas kiel vi povas ĉiam esti akurata kaj mi, mi maltrafos mian propran entombigon!»

«Nu, mia amato, iu nur lastatempe elpensis ĉi tian aparaton, nomita...ehh...alarmo, mi kredas...» Petro ŝerce rikanas al Henriko. «Eble mi por via naskiĝtago aĉetos unu por vi.» Petro svingas sian brakon ĉirkaŭ la ŝultrojn de Henriko.

«Ah ah ah...tre amuza!» Henriko ridas kaj kliniĝas kontraŭ Petron.

Petro kaj Henriko estas kadetojn ĉe la Akademio de Stelesplorantaj Planedoj. Malgraŭ Petro aĝas unu jaron pli ol Henriko, ili renkontis unu la alian tuj post Henriko komencis sian unuan jaron. Ili tuj konektis je tre profunda nivelo kaj post nelonge, ili pasigis ĉiom el sia libertempo kune. Fakte, ili eĉ pasigis sian studo-tempon kune ĉar Henriko multe profitis la scion de Petro pri siaj studoj. Petro ne povis sin helpi. Li enamiĝis kun Henrikon tuj post li unuafoje vidis ties ĝojplenan rideton sur tiu belega vizaĝo. Henriko temis pri la perfekta paro por li, kaj Petro ne hezitus trovi ajnan kialon esti kun Henriko.

Al Henriko, ankaŭ Petro temis pri sia perfekta paro. Petro altis dektri centimetrojn pli ol Henriko kaj havis tre grandan korpon. Malgraŭ lia grandeco, Petro estis tre milda, amoplena, kaj zorgoplena al Henriko. Li adoradis lin kaj eĉ kvankam li ŝatis amike moki Henrikon, Petro faru ion ajn por li. Li aspektis kvazaŭ anĝelo...blonda hararo; bluaj okuloj; forta, kvadrata makzelo; kaj dikegaj brusto, bicepoj, kaj gamboj. Li vere estis amema giganto al Henriko, kaj post la juneco de Henriko dum kiu li estis ĉiam sola post la mortigo de siaj gepatroj, li aprezis, ke oni protektis kaj zorgis pri li kiel faris Petro.

La junaj viroj atingas la grandan aŭditorion kaj tiumomente, la mankomunikiloj de ambaŭ ili ekvigliĝas per mesaĝo. Ĝi diras, ke ĉiu kadeto tuj venu al la aŭditorio por grava mesaĝo de la Ŝiparestro mem. Kiam ili alproksimiĝas al la fronto de la konstruaĵo, ili trovas, ke ĝi jam estas plenplena. Sed anstataŭ ekscitita energio superfluante el ĝi, estas drama, serioza energio elpuŝante el la grandaj pordoj de la ĉambrego. Kadetoj de ĉiu nivelo plenigas la sidlokojn de ĉiu el la kvar etaĝojn. Ili staras kaj babiletas nervoze unu al la alia, sidas kaj rigardadas anticipe al kio okazos sur la scenejo, kaj zumas ien kaj reen inter grupoj de aliaj samklasanoj, serĉante siajn amikojn. Henriko rigardas supren en la okulojn de Petro, kiu same rigardas en la okulojn de Henriko. Ambaŭ subite sobriĝas el la sprita sinteno de nur antaŭ kelkaj minutoj. Io okazis, kaj nun ties vivoj estas ŝanĝontaj...

Tuj post kiam ili trovas du seĝojn proksime al la scenejo, la Ŝiparestro kaj pluraj el siaj stabanoj eniras en la scenejon de pordo malantaŭ la tribuno. Ties vizaĝoj aspektas gravaj kaj ties okuloj nervoze skanas la kadetojn ĉirkaŭ la granda aŭditorio. La Ŝiparestro alproksimiĝas al la tribunon kaj kiam li staras antaŭ ĝi, la aŭditorio plene silentiĝas. Tiumomente, du mil junaj okuloj rigardas nur al li. La streĉo en la ĉambrego preskaŭ sufokas la Ŝiparestron eĉ kvankam li delonge kutimiĝis fari gravajn raportojn al grupoj de aliaj ŝiparestroj aŭ eĉ la prezidanto mem. Sed ĉifoje li donas nekredeblan novaĵon, komandon do, al la plej junaj el siaj esplorantoj...ne, ne plu...ne post hodiaŭ. Nun ili estas soldatoj...li nur devas rakonti tion al ili, ĉu?

«Atentu miaj fieraj, junaj esplorantoj. Hodiaŭ mi havas la tre malĝojan respondecon rakonti al vi ĉiuj pri terurega batalo kiu okazis lastanokte en sektoro alfo-571. Nova specio de ekstrateranoj enkondukis sin al ni per fajro kaj metodo de atako, kiun ni ĝis nun neniam vidas. Ili estis sovaĝaj kaj ne nur malhelpis aŭ damaĝis niajn sciencŝipojn en tiu sektoro, ili kaptis la ŝiparanojn, mortigis ilin unu post la alia, registris la tutan eventon, kaj disdonis ĝin trans la interstelajn komunikokanalojn por ke ili evidentigi al ĉiuj tion, kio okazos al aliaj homoj kiuj alproksimiĝos al ties parton de spaco. Poste, ili bombis kaj plene detruis la ŝipojn por ke nenio aŭ neniu povus eskapi aŭ travivi.»

Ĉiu buŝo en la aŭditorio ekfaŭkiĝas samtempe. Mallaŭtaj plorĝemoj estas apenaŭ aŭdeblaj. Neniu parolas dum la Ŝiparestro staras kaj rigardas la kadetojn. Li nur elrigardas la homamason, klarigas la gorĝon, kaj preparas sin por diri tion, kion li nun scias, ke ĉiuj el ili time atendas.

«Do, jen, de hodiaŭ ni ne plu povas ĝui la privilegion nur esti pacaj esplorantoj. Ni ne plu povas nur iri inter la stelojn kaj ŝajnigi, ke ĉiuj volas pace trakti kaj amikiĝi kun ni. Ni devas defendi nin. Ni devas protekti niajn aliancanojn. Ni devas certigi, ke niaj kolonioj ne falos al malamikoj de diversaj sektoroj de la galaksio. Ne. Hodiaŭ ni forlasas nian privilegion nomi nin simple esplorantoj. Hodiaŭ ni nomas nin soldatoj. Soldatoj kiuj unue esploras la galaksion, kompreneble! Sed ankaŭ soldatoj kiuj estas alvokitaj al la respondecon lukti kontraŭ tiuj, kiuj strebas malhelpi niajn esploradojn kaj honestajn klopodojn fari la galaksion pli libera kaj paca.»

Ŝvito malrapide degutas de la frunto kaj vangoj de la Ŝiparestro. Nenio sono estas aŭdebla nun en la tuta aŭditorio. Lia koro bategas en la brusto kvazaŭ la timburoj de milito krevus el ĝi. Ĉiu kadeto nur rigardadas al li...nekredebla mieno sur la vizaĝoj.

Petro kaj Henriko denove rigardas unu la alian, ties okuloj plene de timo kaj zorgo. La stomako de Henriko ekdoloras al li, kvazaŭ io kirlas en ĝi, strebante eliri. Hodiaŭ fakte ja estas la tago kiam siaj vivoj nerevokeble estas ŝanĝitaj...



Jen foto de la koramikaj kadetoj an la aŭditorio, antendante anticipe al la novaĵo pri kio okazas.




Ĉu vi ŝatas ĉi tiun blogeron aŭ volas dividi retrokuplojn? Bv sendi retmesaĝon al mi.

Popularaj Blogeroj