Mia tajĝia praktiko

Ĉi-jare mi komencis la ĉiutagan praktikon de Tajĝio, aŭ Tajĝiĉuano

Iuj nomas ĝin: "meditadon enmovade", sed ĝi estas luktarto el antikva Ĉinio 

per kiu oni lernas movi sian korpon laŭ la fluo de la ĉirkaŭa energio.  Ekzistas pluraj film(et)oj sur Jutubo pri la arto se oni interesiĝas pri ĝi, sed mi lernis, ke grava eco de la arto estas senti la energion mem. Tiam, kiam vi ekpovas senti la energion, vi alkutimiĝas al la senco de ĝi movante vin.

Mi nur praktikas tajĝion dum 5 minutoj matene, kaj mi certe rimarkas diferencon en la nivelo de energio kompare kun tagoj, kiam mi forgesas/ne havas tempon fari ĝin. En tagoj en kiu mi ĝin praktikas, eĉ simple dum 5 minutoj, mi rimarkas, ke mi havas multe pli da energio kaj mia tuta korpo varmiĝas (tio speciale bonas dum la vintro...).  Mi ankaŭ rimarkas, ke mi estas tute vekita, post kiam mi finfaras tajĝion (eĉ sen kafo!). Tiam, kiam mi komencis la praktikadon, mi ankaŭ faris ĝin nokte, antaŭ ol mi enlitiĝis, sed mi tute ne povis endormiĝi/dormadi tra la nokto, do mi devis ĉesigi tian praktikadon!

Eble, tamen, la plej grava diferenco, kiun mi rimarkas en tagoj en kiu mi ĝin praktikas, estas, ke mia menso estas pli klara kaj trankvila. Tajĝio estas utila por klarigi la menson (tial ĝi estas nomita "meditadon enmovade"). Oni ne koncentriĝas pri io ajn...anstantaŭe, oni sentas la energion ĉirkaŭ la korpo, movas la korpon laŭ ĝia fluo, kaj forgesas, ke eĉ ekzistas freneza mondo, atendante onin por alia, plena tago.

Jen, filmeto de mi praktikante tajĝion surplaĝe en Belizo dum familia ferio, 2019-mar.

Popularaj Blogeroj