Unua esperanta poemo

La alian tagon, mi subite ekverkis mian unuan esperantan poemon.

Mi estis inspirita per kaj multe da aferoj, kiuj nun okazas en mia vivo, 

kaj la belega sunsubiro, kiun mi rigardis tra la fenestro en mia domoficejo. La koloroj estis mirindaj kaj la nuboj ŝajnis fuĝi el la urbo, kvazaŭ la mallumo ĉasis ilin en la nokton.

La suba foto estis farita tiunokte...jen la poemo kaj la vidaĵo, kiu inspiris ĝin...
Kaj tiam, ĉiuj el la zorgoj de la tago malaperis,
en brile kolora, ĉiela flamo.
Venis la nokto, ne terure sed ekscitite,
kun promesoj pri nova espero,
post kiam la suno -
reregos la tagon.

Popularaj Blogeroj